Ekosofio

La termino ekosofio (aŭ ekozofio, laŭ ekzemplo de filozofio) estis utiligita, kaj forĝita, unuafojon iniciate de la filozofo Arne Næss [1] de la universitato de Oslo en 1960, kaj estas konceptoporta de la movado Ekologio profunda, kiu invitas al renverso de la perspektivo antropocentra: la homo ne sin lokigu en la kulmino de la hierarkio de la vivantoj, sed male sin konsideru elemento de la ekosfero; homo do kondutu kiel parto de Tuto.

Rapide la vorto kun ĝia signifo intense disvastiĝis kaj originis koherajn konceptojn kaj la programojn por realigajn sugestojn.

Granda filozofo kaj psikoanalizisto Félix Guattari disvolvas la nocion «ekosofio» en la verko La tri ekologioj[2], de 1989:

  • la media ekologio, koncernanta la naturon kaj la medion;
  • la socia ekologio, koncernanta la ekonomiajn kaj sociajn realaĵojn
  • la mensa ekologio, koncernanta la psikon kiel faktoro de la homa produktivado.

Filozofo kaj teologo hispano-ĥindia Raimon Panikkar utiligas la voĉon “ekosofio” en multaj siaj tekstoj (vidu. ekzemple Ekosofio: la nova saĝo. Por spiriteco de la tero, Lampi di stampa, 2001). Per tiu termino li intencas la saĝon kiu estas karakterizo de la tero ĉar vivanta subjekto kaj ĉar “patrino” (multaj kulturoj uzas la esprimon “patrino tero”) kiu scias (kaj en tio saĝas) kiel prizorgi, kaj kuraci, siajn kreaĵojn. Prefere ol antropocentrismo, laŭ sia juĝo, parta kaj senekvilibra, Panikkar proponas kosmoteandrismon (nome: eko = medio + tea = dia + andro = homo).

La radiko «eko» en la greka nocio reirigas al oïkos, nome: hejmo, doma organizo, vivmedio, natura medio. Sofia en la greka signifas konon, scion, saĝon: laŭlitera traduko povus hazardi per “saĝo de la medio”

  1. Næss, Arne. (1972): Shallow and the Deep. Oslo: Inquiry.
  2. Les trois écologies (Paris, Éditions Galilée, 1989)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search